Ministraro unua de Manuel Valls

Ministraro unua de Manuel Valls
Ministra Konsilio
Jurisdikcio Francio
Lando Francio
Sidejo Palaco Matignon
Prezidanto François Hollande
Partioj Koalicio: PSPRG
Partoprenanta Manuel VallsLaurent FabiusSégolène RoyalBenoît HamonChristiane TaubiraMichel SapinArnaud MontebourgMarisol TouraineFrançois RebsamenJean-Yves Le DrianBernard CazeneuveNajat Vallaud-BelkacemMarylise LebranchuAurélie FilippettiStéphane Le FollSylvia PinelJean-Marie Le GuenFleur PellerinHarlem DésirFrédéric CuvillierGeneviève FiorasoChristian EckertValérie FourneyronAxelle LemaireKader ArifAndré ValliniLaurence RossignolSégolène NeuvilleThierry Braillard • Kpaki Adiri • George Pau-Langevin vd
Dum 31-a de marto 2014 - 25-a de aŭgusto 2014
Antaŭulo Ministraro dua de Jean-Marc Ayrault
Sekvanto Ministraro dua de Manuel Valls
Retejo Oficiala retejo
vdr

La registaro de Manuel Valls estas la 37-a registaro de la kvina Respubliko de Francio. Temas pri la tria registaro nomumita de la prezidanto de la Respubliko François Hollande.

La 31-an de marto 2014, responde al la malvenko de la maldekstro en la municipaj balotoj de 2012, kiuj ĵus okazis, la ĉefministro Jean-Marc Ayrault prezentis la demision de sia registaro. Vespere, la saman tagon, la nomumo al hôtel Matignon de la eliranta ministro pri enlandaj aferoj, Manuel Valls, estis anoncita de la ŝtatestro François Hollande okaze de mallonga televida alparolo registrita en la salono de palaco Elizeo. La nomuma dekreto estis publikigita en la Oficiala Gazeto de la posta tago[1].

La aliaj ministroj estis nomumitaj per dekreto de la prezidanto merkred matene de la 2-a de aprilo[2] kaj la konsisto de la nova registaro estis anoncita en la sama tago je 11:25 (horo de Parizo[3], sekva en la posttagmezo per la transdono de oficoj inter la eksaj ministroj kaj ties postvenantaj. La listo de la subministroj estis anoncita la 9-an de aprilo 2014 je 16:50[4].

  1. Dekreto de la 31-a de marto 2014 pri nomumo de la ĉefministre (la 1-an de aprilo 2014). Alirita la 2-an de aprilo 2014..
  2. Dekreto de la 2-a de aprilo 2014 pri konsisto de la registaro, Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko (JORF) n° 0079 de la 3-a de aprilo 2014, p. 6388-a.
  3. 16 ministroj kun Manuel Valls, ĉu vere reduktita registaro ? - semajna gazeto Challenges de la 1-a de aprilo 2014.
  4. Dekreto de la 9-a de aprilo 2014 pri la konsisto de la registaro, Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko (JORF) n° 0085 de la 10-a de aprilo 2014, p. 6560-a.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search